Bonvenon al Kultura Esperantokurso!

La aktuala retejo pri la Kultura Esperantokurso estas en nia ordinara retejo http://www.esperantogarden.se, klaku por pliaj informoj (ni ne bone talentis pri WordPress).

Someraj kursoj de Esperanto en Esperanto-Gastigejo en Svedio okazos ekde lunde la 3an de julio ĝis dimanĉe la 9an de julio 2017, kaj samtempe realiĝas programo stile de Kultura Esperanto-Festivalo, tamen pli modesta ol la festivaloj realigitaj 9-foje ekde 1986. Tial ni nomas la kurson Kultura Esperantokurso. Fakte temas pri pliaj kursoj, por komencantoj, por daŭrigantoj kaj kulturemaj perfektigantoj. Ni ankaŭ kiel kutime atentas pri la bezonoj de infanaj lernantoj.

Sur la foto Martin Strid, Anna Eriksson kaj Tatu Lehtilä dum la malferma tago por festi la 20-jariĝon de la gastigejo en oktobro 2016.

Preparoj

La estraro de la kooperativo Esperanto-Gården i Lesjöfors ekonomisk förening decidis ke la gastigejo estas la formala organizanto de la festivalo.

Inter la praktikaj organizantoj estas Anna Ritamäki-Sjöstrand (kiu prezidas la gastigejan kooperativon), Kim Henriksen, Flo Martorell, Martin Strid kaj Heming Welde Thorbjørnsen. Aliaj aktivaj gastigejaj estraranoj estas Anna Eriksson, Douglas Draper, kaj kompreneble Lennart Svensson, nia surloka, plendediĉa aganto. Por la kuirejo ni ĝojas anonci la helpon de Ella Strug kaj Eddy van den Bosch.

Eblas kontakti KEForganizantojn pere de la retadreso kef ĉe esperantogarden.se.

En la proksimaj tagoj ni publikigos la aliĝilon. Ni iom post iom ĝisdatigos ĉi tiun retejon per bazaj informoj, interalie pri pri vojaĝebloj (intertempe por ĝenerala kontaitĝo kun la ejo iru al www.esperantogarden.se kaj alklaku la esperantan flagon, por informoj pri horaroj iru al http://www.sj.se, sed ne tuj aĉetu; ni donos al vi konsilojn por favoraj prezoj). Ni estis en kontakto kun pluraj artistoj kaj iom post iom povos malkaŝi detalojn.

Pliaj helpantoj estas bonvenaj por sukcesigi la festivalon (La ĉefa defio por nia gastigejo estas la manko de homfortoj, kaj manko de organizeco en la kontaktoj kun nia ja ekzistantaj helpemuloj, do kuraĝe ofertu viajn servojn. Ni estas tre dankaj ankaŭ pro kuraĝigaj vortoj). Ni serĉas interalie organizanton de programo por infanoj, preparantojn de programo pri la historio de KEF, filmokunordiganton, teatrajn kaj rakontajn artistojn.

Specifajn demandojn pri la gastigejaj aferoj vi sendu al info ĉe esperantogarden.se, kiun legas Lennart Svensson kaj Anna Ritamäki-Sjöstrand.

KEF okazos tuj post Roskilde

Ĉu vi volas veni pli frue kaj resti pli poste, eble kombini kun aliaj eventoj? En Danlando dum la fama Roskilde-festivalo reokazos la 24an de junio gxis la 2a de julio la tradicia laborbrigado en esperanto (senpaga partopreno por laborado kun aliaj esperantoparolantoj) roskildefestivalo.dk En Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors okazos esperantokurso kaj preparbrigado antaŭ KEF.